Job 12

1Kaj Ijob respondis kaj diris: 2Certe, vi solaj estas homoj, Kaj kun vi mortos la saĝo. 3Mi ankaŭ havas koron, kiel vi; Mi ne estas malpli valora ol vi; Kiu ne povas paroli tiele? 4Mi fariĝis mokataĵo por mia amiko, Mi, kiu vokadis al Dio kaj estis aŭskultata; Virtulo kaj senkulpulo fariĝis mokataĵo; 5Malestimata lucerneto li estas antaŭ la pensoj de feliĉuloj, Pretigita por migrantoj. 6Bonstataj estas la tendoj de rabistoj, Kaj sendanĝerecon havas la incitantoj de Dio, Tiuj, kiuj portas Dion en sia mano. 7Vere, demandu la brutojn, kaj ili instruos vin; La birdojn de la ĉielo, kaj ili diros al vi; 8Aŭ parolu kun la tero, kaj ĝi klarigos al vi; Kaj rakontos al vi la fiŝoj de la maro. 9Kiu ne ekscius el ĉio ĉi tio, Ke la mano de la Eternulo tion faris, 10De Tiu, en kies mano estas la animo de ĉio vivanta Kaj la spirito de ĉiu homa karno? 11La orelo esploras ja la parolon, Kaj la palato gustumas al si la manĝaĵon. 12La maljunuloj posedas saĝon, Kaj la grandaĝuloj kompetentecon. 13Ĉe Li estas la saĝo kaj la forto; Ĉe Li estas konsilo kaj kompetenteco. 14Kion Li detruas, tio ne rekonstruiĝas; Kiun Li enŝlosos, tiu ne liberiĝos. 15Kiam Li digas la akvon, ĝi elsekiĝas; Kiam Li fluigas ĝin, ĝi renversas la teron. 16Ĉe Li estas potenco kaj forto; Lia estas tiu, kiu eraras, kaj tiu, kiu erarigas. 17Li irigas konsilistojn kiel erarvagantojn, Kaj la juĝistojn Li faras malsaĝaj. 18La ligilojn de reĝoj Li malligas, Kaj Li ligas per zono iliajn lumbojn. 19Li erarvagigas la pastrojn Kaj faligas la potenculojn. 20Li mutigas la lipojn de fidinduloj Kaj forprenas de maljunuloj la prudenton. 21Li verŝas honton sur eminentulojn Kaj malfirmigas la zonon de potenculoj. 22Li malkovras profundaĵon el meze de mallumo, Kaj mortan ombron Li elirigas en la lumon. 23Li grandigas naciojn kaj pereigas ilin, Disvastigas naciojn kaj forpelas ilin. 24Li senkuraĝigas la ĉefojn de la popolo de la lando Kaj erarvagigas ilin en dezerto senvoja; 25Ili palpas en mallumo, en senlumeco; Kaj Li ŝanceliĝigas ilin kiel ebriuloj.

Copyright information for Esperanto